Poznano kaj Goianjo: tien kaj reen

8 de Marto de 2009

Mi forlasis Ultrecht, Nederlando, kaj mi vojagxis trajne gxis Poznano, Polujo. Kiam mi restis denove cxe Polujo sxajnis al mi kiel mia hejmo! Mi sukcesis legi iomete polan lingvon, mi sukcesis reveni hejmen kaj mi estis ege kontenta.

Poznano

Post preskaux 3 monatoj vojagxante mi estis denove en mia unua euxropa urbo kaj vere mi sentis min hejmen.

Poznano

Mi restis tri tagoj cxe Poznano kun miaj geamikoj Daniel kaj Pauxlina parolante nur angle kaj pole (mi ne parolas polan lingvon).

Poznano

Mi promenis tra la urbo sole kaj mi perceptis multajn aferojn kiuj mi ne vidis kiam mi vizitis gxin en la unua fojo cxar komence mi estis nur suprizita pro cxio: la lingvo, la homoj, la lingvo, ecx la akvo!

Poznano

Post Poznano mi vojagxis al Brazilo denove. Mi flugis de Poznano gxis Frankfurto kaj post al Sankta Pauxlo kaj finfine gxis Goianjo.

Kiam mi estis en Goianjo mi ne sentis min hejmen, mi nur sentis min hejmen en Polujo. Estranga afero cxu ne? Mi vere amis Polujon kaj mi kutimigxis al Al Mirage, Kultowa kaj aliaj eblecoj por amuzigxi cxe Poznano kaj ankaux al la malvarmeco. Cxi tie faras 32 gradojn, terure!

Do, jen la fino de la vojagxo. Mi ege dankas al Brazila esperantista junulara organizo kaj oomoto por la oportuno. Mi atendas ke aliaj esperantistoj ricevu la saman oportunon cxar mi kredas ke cxi tio estas tre bona ideo por fortigi la movadon kaj proksimigi esperantistojn tra la mondo.

Ultrecht kaj Amsterdam

1 de Marto de 2009

Ekde Den Haag, Nederlando, mi vojagxis al Ultrecht, ankaux Nederdando, kie Roberto gastigis min. Ultrecht kaj Den Haag estas similaj urboj, ambaux cxarmaj.

Ultrecht
En Ultrecht, piedirante, mi vizitis kelkajn vidindajxojn kiel pregxejoj, kanaloj, parkoj ktp. Tamen, bedauxrinde, multege pluvis kaj nek cxiuj tagoj eblis promeni kaj piediri.

Ultrecht

Roberto, mia gastiganto, havas du lernantojn de esperanto kaj ili vizitis nin por praktiki esperanto. Do, ili havis la oportunon paroli esperanton kun ne-nederlandano. Tamen, ili jam konas esperanton suficxe bone, mankas nur lerni pli vortojn kaj kelkajn gramatikajn aferojn. Ili ankaux konas Petrikon en Den Haag kaj ili ecx rekontigxas por ludi tablludojn! Do, mi pensas ke la esperanto de la lernantoj kiuj lernas kun Roberto kreskos pli kaj pli laux la nivelo cxar ili havas Roberton por respondi iliajn dubojn kaj ankaux parolas kun Petriko, kiu bone scias la lingvon kaj gxian gramatikon.

Roberto ludas gitaron kaj sxatas ankaux bonajn muzikojn kaj interesajn bandojn. Cxe Petriko en Den Haag mi konis kelkajn nederlandajn bandojn kaj cxe Roberto aliajn nederlandajn bandojn, cxiuj interesaj. Roberto ankaux konas kaj auxdas kelkajn rokajn kaj metalajn bandojn kaj li ecx havas ankaux kiel mi cxemizon de Iron Maiden. Ankaux Roberto tradukis muzikon de la grupo Radio Head al esperanto.

Roberto kaj mi uzante niajn cxemizojn de Iron Maiden

Cxiuj kiuj proksimigxas de la sxtrato de Roberto, ecx per buso, povas facili scii kie li logxas cxar li havas grandan verdan flagon cxe lia pordo kaj oni povas vidi gxin suficxe bone.

Verda flago

Cxe Roberto ankaux mi iris al katolika pregxejo kaj ne ekzistas multaj diferencoj inter katolikaj kaj protestantaj pregxejoj en Nederlando kiel ekzistas en Brazilo. La katolika pregxejo kiu Roberto apartenas similas al luteranaj pregxejoj en Germanio, ekzemple.

Ekde Ultrecht ni facile povas atingi Amsterdam, nur duona horo trajne, kaj ni, dum vespere, faris tion. Amsterdam estas belega urbo kun bela etoso nokte kaj multaj aferoj por fari. Kvankan la sidejo de la nederlanda registaro situas en Den Haag, la cxefurbo estas Amsterdam kaj ankaux gxi estas la plej turisma urbo de Nederlando.

Cxe Amsterdam mi rigardis multajn kanaldomojn, mi vizitis ekstere la domon de Ane Frank kaj la faman rugxan kvartalon, wallen, nederlanda lingve, aux red light district, angle. Temas pri la kvartalo ke kune kun la cxina kvartalo estas la plej plena da homoj kaj kie ni povas trovi homojn el cxiuj landoj, restoracioj abundas, diversajn trinkejojn kaj pubs-n ankaux ekzistas (Cxu ekzistas vorto en esperanto por la angla koncepto de pub, kiel en “Irish Pub”? Bonvolo ne diru “trinkejo”-n cxar pub ne estas simpla trinkejo). Ankaux se temas pri la rugxa kvartalo ekzistas diversaj prezentadoj pri sekso, la seksa palaco, vendejoj kiuj vendas nur seksajn aferojn ktp. Sendube, se ni vizitas Amsterdam nokte, la plej vidindaj aferoj estas la kafo-vendejoj kie oni rajtas acxeti diversajn kanabajxojn kaj ankaux kanabon, se ni volas, kaj la putinoj kiuj montras sin trans la fenestro cxe la rugxa kvartalo.

Ekzistas multaj da belaj virinoj el diversaj landoj kun diversaj belecoj kaj vizajxoj. Ne nur kiuj volas seksumi vizitas la kvartalon, gxi estas ege fama ke gxia famo jam estas internacia kaj diversaj homoj de cxiu-agxoj vizitas gxin, adoleskukoj, plenkreskuloj, maljunoj ktp. Kelkaj sxtratoj estas suficxe plenaj da homoj, tiel kiel oni malfacile povas piediri kaj se oni bone rigardas la amaspopolon oni perceptas ke multaj gekoroamikoj, virinoj, gajoj, avoj kaj avinoj vizitas la rugxan kvartalon.

imagem-do-red-ligth-district

Do, se vi iros al Amsterdam, ne forgesu viziti Wallen aux Red light district, nur preparu viajn okulojn por vidi belajn putinojn kaj vian nazon por senti la odoron de la kanabo.

Post Amsterdam mi revenis al Ultrecht kaj de Ultrecht mi prenis trajnon por vojagxi ekde Nederlando gxis Pollando, en Poznano.

Ekde Francio gxis Nederlando!

26 de Februaro de 2009

Post resti preskaux unu semajno cxe Parizo, mi vojagxis buse gxis Nederlando. Mi acxetis biletojn kontraux 40 euxroj por iri ekde Parizo gxis la urbo Hago, Nederlando.

Den Haag

Mi forlasis Parizon kaj mi iris supren se temas pri la euxropa mapo kaj do mi veturis buse ekde suda parto de Belgio gxis la norda parto. Cxi tio estas tre interesa cxar estas la sama afero se oni vojagxas de Goianjo aux Rio ekzemple kaj oni rigardas trans la fenestro kaj vidas sangxi provincojn kaj kelkajn kulturalajn aspektojn, tamen, se oni faras tion, sed vojagxanta ekde Francio gxis Nederlando, sxangxas ankaux la lingvojn. En Belgio, ekzemple, ili parolas du lingvojn. En la suda parto ili parolas Francan kaj en la norda parto ili parolas la nederlandan.

Mi vidis diversajn aspektojn de la belga kulturo trans la fenestro de la buso kaj ankaux cxar la buso haltis dum 45 minutoj en Bruselo kaj mi ecx piediris cxirkaux la centra stacidomo, mi konis personojn ktp.

Post, kiam mi proksimigxis de la norda parto de Belgio la lingvo pli kaj pli sxangxigxis gxis turnigxi nur nederlanda lingvo kaj ankaux rapide ni eniris cxe la nederlanda regiono.

Cxe la centra stacidomo de Hago (Den Haag, nederlandlingve) atendis min Petriko, esperantisto kiu gastigis min dum pli malpli 4 tagoj.

Esperanto

Cxe Petriko mi multege amuzigxis kaj ni interparolis pri libroj, lingvoj, komputilaj programoj kaj kial estas pliboni uzi linukson anstataux vindozon, ni trinkis belgajn kaj nederlandajn bierojn kun pli ol 10% de alkoholo, ni vidis animeojn kaj ni ecx mangxis hungaran mangxajxojn faritaj nederlandmaniere cxe la gepatroj de Petriko. Ankaux mi iomete lernis pri la prononcoj de la nederlanda lingvo.

Den Haag

Den Haag

Ekde Hago, mi vizitis Roterdamon cxar estas suficxe proksime (nur 30 minutoj trajne) kaj vi devas pagi nur 8 euxroj (tien kaj ren) kaj do mi vizitis la centran oficejon de UEA.

Uea

Libroservo estas vere mirinda librejo. Oni povas trovi diversajn librojn pri preskaux cxion kaj ekzistas ecx klasikaj libroj tradukitaj al esperanto. Ecx se vi volas, vi povas acxeti “Esperanto sem mestre” kaj “Vortaro esperanto-portugala, portugala-esperanto” kaj aliaj diversaj libroj el cxiuj partoj de la mondo.

Uea

Uea bone funkcias kaj serioze laboras. Dum la tuta tago ili estas okupitaj pri diversaj esperantaj fakoj kaj, laux mia opinio, ili faras bonan laboron.

Uea

La urbo Hago estas tre bela  urbo kaj ni brazilanoj malmulte konas gxin. Oni auxdas nur pri Amsterdamo kaj Roterdamo! Do, mi diras, se vi iros al Nederlando, ne forgesu viziti Hagon, gxi estas tute bela, cxarma kaj gxi estas inter la pli grandaj urboj en Nederlando.

Den Haag

Den Haag

Post la restado en Hago, Petriko helpis min por atingi Ultrecht, Nederlanda urbo proksime de Amsterdam.