Unue, mi devas diri ke mia rondovojagxo komencis ekde Kampinas cxe la hejmo de Lukas Vignoli. Tie, mi vidis ke la laboro por la Esperanto cxe Unikamp funkcias mem cxar mi parolis kun esperantistoj kiuj estis lernantoj de la kurso kaj nun ili laboras ankaux kun Lukas por la kauxzo kaj bone parolas la Esperanton.

Kampinas similas al Gojanio cxar gxi estas varma urbo, sed kun multaj da arboj. Mi parolis pri futbalo kun kelkaj personoj kaj mi perceptis ke la konado de ili pri futbalo estas tre suficxa cxar ili konas la novajxojn kaj la aferojn de diversaj teamoj de la tria, dua kaj unua serio de nia futbalo. Bedauxrinde, en Kampinas mi rekontis personojn kiuj anstataux esti fanatikuloj de Guarani aux Ponte Preta, ili fanatikis por San-Pauxlo, Palmeiras kaj aliaj teamoj for de Kampinas kaj gxi estas, laux mia opinio, granda fiasko cxar la teamoj de Kampinas mem suficxas. Se mi vivus en Kampinas simple mi fanatikus por Ponte aux Guarani.

En la lasta tago cxe Kampinas ni iris al ejo por vidi ploreto ludita per la bando 4×0 kaj gxi estis tre bela cxar ili ludis multajn san paulajn ploretojn kaj mi lernis ke Zequinha de Abreu, kiu kreis la plej fama ploreto de la mondo (tico-tico no fubá, brazila nomo) ne estis karioka sed vere li naskigxis en San-Pauxlo.

Ankaux mi povas diri ke mi vivis 4 tagoj kiel vegetarano cxar la familio de Lukas estas vegetarana familio. Mi lernis ke vegetaranoj ne mangxas nur verdajn plantojn, kiel mi stulte pensis. Kontrauxe, ili mangxas diversajn mangxajxojn: fruktojn, frumanjxojn, sukojn, ovojn, rizon ktp.

Al mi tre placxis ankaux scii ke ekzistas cxe Unikamp Instituto pri epistemologio kaj historio de la Scienco.

* Pardonu min por la eraroj sed mi skribis cxi tio de flughaveno en Guarulhos-Sp dum mi atendis mian flugon. Ankaux mi devas diri ke mi ne metos cxapelojn, sed mi uzos x-sistemo cxar mi skribos de diversaj lokoj tra la mondo per diversaj komputiloj kaj mi ne havos tempon por cxiam sercxi por “ek”, “adaptilo” kaj aliaj programoj.

Fino de la notoj pri Kampinas-Sp-Brazilo.

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s


%d bloggers like this: