Hodiaux mi rakontas pri la dua pasxon: la vojagxo al Euxropo. Mi foriris de Kampinas al flughaveno de Guarulhos kaj post mi flugis al Frankfurt, Germanio. La vojagxo de San-Pauxlo gxis Frankfurt estas longa kaj ni havas malmultan spacon cxe aviadilo cxar vojagxas 4 homoj en cxiu vico de lokoj por sidi, sed cxiuj havas televidon por vidi kun desegnoj, filmoj, muzikoj ktp. Dum la vojagxo, ekzemple, mi vidis 4 filmojn. Ankaux ekzistas interne de aviadilo sur la televido mapon montrante la lokoj kie aviadilo ja flugis kaj ankoraux flugos ktp. Ni malrapide flugis supre Hispanio, sed kiam ni atingis Francan ekzemple ni rapide atingis Germanion.

Al mi la aferoj estis tre malfacilaj cxe flughaveno de Frankfurt. Unue, cxar la flughaveno estas tre granda, multaj da liftoj kaj lokoj por iri kaj mi havis nur 2 horojn por trovi la certan lokon por vojagxi al Poznan, Pollando. Post, cxar mi demandis pri la loko por vojagxi kaj viro diris al mi 1A, do mi iris. Kiam mi estis cxe 1A pordego alia virino diris al mi: B1. Do, mi revenis dum 20 minutoj, sed ankaux ne estis B1. La gxusta loko estis B2 kaj mi nur trovis cxi tion kiam mi demandis en germana lingvo. La homoj scipovis babili angle, germane kaj ecx hispane sed portugale ne. Tamen, kiam mi demandis angle pri la aferoj, la homoj ne estis amikeblaj por klarigi la aferojn kaj kiam mi demandis germane ili tute klarigis bone kaj pacience. Se mi ne scipovis iomete pri la germana mi tute fiaskus trovi mian lokon por vojagxi al Pollando nur en du horoj. En flughaveno mi trovis homojn por babili en itala, hispana, franca, germana, japana, angla, rusa, pola ktp. Sed ne portugala. 😦 Do, mi pruvis babili iomete angla, hispana, itala, germana kaj franca. Vere mi auxdis multege kaj preskaux mi ne parolis. 😦

Kontrauxe, mi pensis ke estus malfacila por eniri en Pollando kaj mi havis multajn dokumentojn ktp. Sed cxi tio ne okazis. Vere cxi tio estis tre facila. Mi pasis per kontrolo en flughaveno de Frankfurt kaj la germana policisto por eksterlandanoj nur rigardis mian pasporton, tajpis ion en lia komputilo kaj diris: willkommen! Do, mi simple eniris. En Pollando okazis neniom, mi simple prenis mian dorsosakon en la ejo por fari tion kaj mi iris al kontrolo kaj mi diris germane: mi estas brazilano, cxu la korekta pordego estas la pordego por eksterlandanoj alfronti kontrolon? Kie gxi estas? Kaj li rigardis mian bileton kaj pasporton kaj diris: vi povas simple eniri cxar vi estas brazilanoj kaj ankaux vi ja pasis per kontrolo cxe Frankfurt. Do, simple mi eniris.

Poznan similas al San-Pauxlo, Kuritibo, Gojanio kaj aliaj grandaj urboj en Brazilo. Mi pensas ke gxi estas preskaux kiel la urboj en la suda parto de Brazilo ankaux. Cxi tie estas malvarma kaj mi sentis min vere froste. Cxe Poznan la homoj parolas nur polan lingvon. Preskaux neniu babilas aliajn lingvojn sed la cxefa estas la anglan. En cxu tiu parto de Pollando la germana ne estas bone akceptita cxar la memorj de la du grandaj mondmilitoj kaj aliaj historikaj aferoj Kiu mi trovis babilante la anglan lingvon gxis nun babilis malbone, kiel mi mem. Nur surbazo de enrolations, kiel ni diras en Brazilo.

Mi estas gastigata cxe la hejmo de mia amikino kaj ankaux logxas kun sxi du geestudantoj, sed mi parolas nur kun la virino. Daniel, la alia studanto ne parolas la anglan nek la germanan, nur la polan lingvon. Do, mi diras al li nur, pole, bonan tagon, gxis revido ktp. Kun la alia virino kiu logxas cxi tie mi babilas angle kaj mi ja instruas al sxi iomete pri esperanto.

Kiel en poznan ne ekzistas multaj da eksterlandanoj, kiam mi promenas per stratoj kaj ankaux en trajno, buso al alia la homoj cxiam rigardas min kaj demandas min de kie mi estas. Kaj ili cxiam demandas pri la lingvo ke mi parolas kun Kasia, mia gastigantino. Do, mi cxiam respondas: gxi estas esperanto. Kaj la homoj kontentigxas cxar mi scias Esperanton, sed ili mem ne scias. Sed hieraux viro diris al pole: oh! Interesa afero. Do, Esperanto ankoraux vivas, ankoraux viglas! Mi povas vidi ke la homoj konas ke Esperanton ekzistas sed, cxi tie, en Poznan-Pollando, la homoj ne parolas Esperanton. Gxi estas kiel en Brazilo mem, cxar ekzstas cxi tie kelkaj esperantistoj kiuj parolas Esperanton kaj partoprenas en movado ktp sed aliaj homoj ne parolas. Almenaux ne estas en Brazilo ke la homoj demandas: kio estas Esperanto? Cxi tie, kontrauxe, la homoj scias ke gxi ekzistas.

Mi en Posnano

La mono cxi tie estas Zloti (endas legi plimalpli: dzvolte). 1 realo estas 1,3 zloti. Do, la aferoj kostas plimapli kiel en mia urbo, Gojanio. Ekzemple, mi pagas 2 zloti por la busoj kaj trajnoj. Do, kun 4 realoj mi povas iri kaj reveni hejmen. Cxi tie euxro ne estas uzata, do mi sxangxis miajn euxrojn al zloti. Mi ja acxetis vestojn por alfronti la froston ktp. Cxi tie, 4 horoj postagmeze ja estas mallumo, sxajnas al nokto en Brazilo.

Mi pensas ke kiam mi forlasis poznan, ekzistos unu esperantistino plu cxar nia kunlogxantilo Paulinia ja lernas la vortojn kiam mi parolas kaj sxi ja povas diri keljan aferojn al mi kaj kompreni iomete kiam mi babilas. Mi ja scias plimalpli 50 vortoj en Pola lingvo!

Mi rigardas la aferojn de mia fenestro, en la 9 etajxo de nia konstruajxo plimalpli proksime al centro de poznan kaj mi pensas: oh! cxiom estas skribita en pola lingvo kaj mi komprenas neniom! Vere mi estas en alia lando kaj cxi tio kelkaj aferoj funkcias malsame, ekzemple: Vi nur povas ekiri sur la strato kaj sxangxi de unu strato al alia en la propraj lokoj kaj ezistas policisto por vidi tion; la akvoj en la necesejo foriras varme kaj malvarme, vi povas elekti; cxe nia hejmo por dusxi ni ne uzas dusxon kiel en Brazilo sed speco de banujo; ne ekzistas franca pano kaj rizo kun fazeolo ktp. Multaj aferoj estas simplaj sed ne kutimaj al ni brazilanoj cxu ne? Ni, ekzemple mangxas cxiutage rizon kun fazeolo sed cxi tio ne kutimas cxi tie en Euxropo, cxefe Poznan-Pollando, kie mi estas nun. Cxi tio ne gravas cxar mi povas mangxi kaj sxati aliajn aferojn ankaux. Mi ja diris, ekzemple, ke kiam mi restis sur la hejmo de Lukas Vignoli mi mangxis nur vegetarianajn mangxajxojn dum 4 tagoj, ne gravas. Mi rakontas nur por informi vin, miaj brazilaj geamikoj kaj ankaux kiu deziras legi la blogon.

Kaj ankaux por mi mem post legi la aferojn kaj pensi pri kio mi faris, kio mi ne faris ktp. Ankoraux mi ne faris bildojn, fotojn de neniom, sed baldaux mi acxetos kolonamason por meti en mia fotilo.

Nun, mi finigxas! Jen la miaj unuaj vortoj en Euxropo. Gxis revido miaj geamikoj kaj aliaj scivolemaj legantoj.

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s


%d bloggers like this: