Krakovo

Por tri tagoj mi malaperis kaj mi ne sendis novajxojn al vi, miaj geamikoj. Okazis ke mi vojagxis al aliaj polaj urboj for de Poznano (Poznań) kaj mi dum cxi tio tempo ne uzis komputilo.

Unue, mi iris de Poznano al Krakovo vojagxante per trajno plimalpli 7 horoj. La temperaturo en Krakovo estis 1 grado, do, tre malvarma. Proksime de la stacidomo de Krakovo mi vidis grandajn spacojn kvazaux kiel kamparo tute sur la blankeco, cxar preskaux negxis sur la urbo.

Krakovo havas cxirkaux 800.000 da logxantoj kaj la urbo situas cxe la rivero Vistulo en la suda parto de Pollando. La urbocentro de Krakovo listigxas en la monda heredajxo de Unesko.

Ekzistas du mitoj por klarigi la signifo de la nomo Krakovo kaj ambaux diras la saman: la nomo Krakovo originis de la bruo de la korvo: “Kraaa-Kraaa”. Do, preskaux: “Krakow-Krakow”.  Korva vocxo estas plej multe rauxka kaj korvoj ne kantas lauxte. Oni diras ke korvoj ankaux kapablas imiti aliajn vocxojn kaj tiuj birdoj sxajnas inteligentaj birdoj.

Korvo

Mi vizitis faman kastelon en Krakovo kiu estas sur la monteto Vavelo. Sur la monteto ni povas trovi multajn antikvajn konstruajxojn kaj inter ili ankaux la kastelo de Vavelo. La monteto havas altecon de 228 m kaj situas cxe la riverbordo de la Vistulo. Ekzistas multaj mitoj pri la monto Vavelo, la cxefa inter ili rakontas pri la mezepoka drako kiu logxis en la kaverno de Vavelo kaj mortigis multajn da logxantoj de Krakovo dum mezepoka tempo cxar la drako cxiutage estis nutrita per sxafoj, porkoj kaj ankaux homoj. La regxo Krak, de Krakovo, promesis ke tiu kiu sukcesis venki la drakon rajtus edzigxi kun lia filino. Do, unu viro sukcesis! Li ruzece mortigis la grandan beston donante al gxi sxafon plenigita per sulfuro. Kiam la drako mangxis tiun cxi sxafon, gxi bruligxis, saltis en la rivero Vistulo kaj malaperis. Post mortigi la satanan beston, la kuragxa viro edzigxis kun la princino.

enirejo de fama kastelo de Vavelo

Ankaux alia rakonto diras ke dezirante neniam edzigxis cxar sxi jam estis edzigxita kun Krakovo kaj cxar sxi havis multaj da pretendantoj, ecx germana regxo kiu deziris edzigxi perforte kun sxi, la regxino Wanda saltis en la rivero Vistulo kaj post la rivero redonis la korpo de la regxino al logxantoj de Krakovo kaj sxi igxis tre fama kaj lauxdinda. Ankaux sxi regxis en la Vavela Kastelo cxar sxi estis nepino de la Regxo Krako de Krakovo.

Mi vizitis interne la Kastelo de Vavelo kaj mi vidis imagon de la drako kaj ankaux la regxan cxambron kun multaj iloj por iri al milito: sxildoj, glavoj, kaskoj, militaj vestoj ktp. Kiu irus al regxa cxambro de Vavelo povus vidi plimalpli 1000 objektojn kiuj apartenis al pra regxoj de Krakovo. Tre belaj aparatoj ne nur por la milito sed ankaux por la hodiauxa vivo ene de Kastelo kaj for.

Cxi-ene de la kastelo de Vavelo en Krakovio

Se vi iros al Krakovo vi ne povos forgesi mangxi du aferojn: Zapiekanka kaj Obwarzanek.

Zapiekanka estas granda bastonpano kun multaj frumanjxoj, tomatoj, paprikoj kaj sxinkoj. Fakte, vi povas elekti kio havos en via Zapiekanka, sed la tradicia enhavas: frumanjxon, papikron, vegetalojn kaj ankaux vi povas meti kecxupon kaj aliajn kondimentojn. Cxi tiu estas vere populara  mangxajxo en Pollando kaj mi povas acxeti vian zapiekanka kun plimalpli 5 Pln (3,5 realoj).

zapiekanka

Obwazanek estas ringo farita de pasto de pano kaj ni povas trovi cxi tion en la regiono de la Malgranda Pollando (Małopolska) cxefe en la urbo de Krakovo proksime de la stacidomo por preni trajnoj. Ankaux vi povos trovi Obwarzanki (pluralo) simple piedirante tra la krakovaj sxtratoj cxar ekzistas multaj irantaj vendistoj (kolportistoj) kiuj vendas Obwarzanki ekde la unuaj horoj de la mateno. Certe gxi estas tre bona afero por mangxi kun kafo (Kawa en pola lingvo). Do, vi ja scias! Simple petu: Obwazanek i Kawa. Nur zorgu cxar ekzistas Obwazanek “Pikantny” (kun pikro/papikro) kaj gxi certe ardas.

fama mangxajxo de krakovio

mi mangxante la fama mangxajxon

Ankoraux en Krakovo mi vizitis la pregxejon de Maria, mi faris bildon sub la statuo de la Papo Johano Paulo, la dua, mi acxetis libron pri krakovaj mitoj, mi promenis tra la urbo, mi vidis kaj auxdis diversajn korvojn kaj mi iris kun mia amikino Kasia al tre bela drinkejo cxe la urbocentro. Por eniri ni devis iri malsupren, pasi por tri sxtuparoj kaj en la profunda truo, similante al katakombo, vi trovos la plej belan drinkejon. Certe vi povos auskulti tre belajn pezajn muzikojn, kiel roko, punko, punk-roko, metalo kaj aliaj similaj ritmoj, en pola lingvo, en germana lingvo ktp. Vi povos trinki multajn trinkajxojn kaj koni multajn interesajn personojn. Fakte, gxi estas tre bela spaco por amuzi sin kun geamikoj, trinki kaj paroli. Cxe cxi tio drink-katakombejo multaj bankoj por sidigxi estas farita de segxoj de antikva kinejo. Kasia diris al mi, kaj mi konsentas, ke cxi tiu loko ne povas esti facile trovita cxar ni povas vidi preskaux nenio signo pri gxi kaj ankaux cxar gxi staras preskaux en unu truo subtere. Eble la turistoj irus al aliaj lokoj plej videblaj, sed nun, vi scias! Do, se vi iros al Krakovo, sercxu cxi tiu loko, gxi estas en la urbo centro. Certe ekzistas aliaj lokoj kiuj aspektas simile. Vidu bildon pri la enirejo en nia drink-tombejo kaj aliajn bildojn pri Krakovo.

por iri al drinkejo vi devas iri malsuprenmi sub la mano de johano paulo II

placo en krakovo

mi en krakovo

bela sxtrato de krakovo

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s


%d bloggers like this: