Pri Auxsxvico (Auschwitz), la pordego de la infero!

Auschwitz (Auxsxvico en Esperanto) estas la germana nomo de la pola urbo Oświęcim. En cxi tiu urbo nazioj konstruis komplekson koncentrejoj. Plimalpli 1,3 milionoj da homoj (ciganoj, samseksemuloj kaj judoj) mortis en Auxsxvico.

Nun, mi povas diri ke mi konas la plej belan aferon krejta de homaro kaj ankaux la plej malbelan. Miaj geamikoj scias ke al mi la plej bela afero jam kreita de la homaro estas la finaj partoj de la unua movo de la kvina sinfonio de Beethoven, laux mia opinio, cxi tiu estas la muziko kiu kapablas plenigxi cxiujn korojn de nia planedo. Aliflanke, la plej malbela afero kiu mi jam vidis dum miaj 27 jaroj surtere certe estas la komplekso de koncentrejo en Auxsxvico. Cxe cxi tiu loko ni povas vidi la suferon, doloron kaj senti la odoron de la morto.

En la bildo kiu montras la cxefan pordegon por eniri en Auxsxvico (germane- Auschwitz I) ni povas legi en germana lingvo la frazon: Arbeit macht frei (esperante- Laboro liberigas). Cxi tiu signifas ke per laboro la homoj povus purigi sin, per laboro ili estus liberaj de iliaj “kulpoj”.

pordego de auschvitz

Arbeit macht frei?

Mi pensis pri fari mian bildon eniranta al Auxsxvico por montri ke mi vere estis tien kaj ankaux cxar mi jam vidis multajn bildojn pri personoj kiuj iris al la koncentrejo de Auxsxvico kaj faris ilin mem bildoj por montri sin antaux la pordego sed mi mem ne povis fari tion cxar mi pensis: Kiel mi povus fari bildon pri mi enirante en Auxsxvico? Kiel mi povus fari bildon ridante antaux lokon kien diversaj personoj eniris por morti? Kiel mi povus esti felicxa kien multaj da homoj tre suferis?

Auxsxvico sendube ne estas loko por ridi kaj jes por plori. La kondicxoj en Auxsxvico estis teruraj, la personoj mortis simple pro malsato aux malsano. Mi vidis multajn bildojn pri personoj kiuj eniris en la koncentrejo, ekzemple, kun 70 kg kaj post kelka tempo cxe Auxsxvico estis kun 30 aux 20 kg pro manko de nutrado.

infanoj en auxsxvico

Nek la infanoj forsavis de Auxsxvico

Ankaux grandaj nombroj da homoj mortigis en dusxejo kun venena gaso. Laux mia opinio, preskaux ne eblis travivi en Auxsxvico. Sed, kelkaj homoj travivis, kiel ekzemplo: Primo Levi kiu vivis en Auxsxvico dum 10 monatoj.

infanoj malnutraj

Malnutrado

Cxi-ene de Auxsxvico ni povas vidi multajn harojn, vestojn, sxuojn, valizojn, bildojn kaj aliajn aferojn de la homoj kiuj vivis tien. Sed, laux mia opinio, la plej terura afero estis kiam mi vidis miliaroj da okulvitroj unu sub aliaj. Travivi tien certe estis preskaux malebli, do simple imagu travivi en Auxsxvico uzanta okulovitrojn! Kiam mi vidis tion, mi ploris cxar mi scias kiel estas malfacila uzi okulvitrojn por fari kelkajn simplajn aferojn, kiel ekzemple, ludi futbalon. Certe, labori sub la suno, negxo kaj kun doloro kaj zorgi pri okulvitrojn estas tute malfacila por fari!

sxuoj

Sxuoj

okulvitroj

Okulvitroj de Auxsxvico

En la muroj de Auxsxvico ni povas vidi multajn bildojn de la personoj kiuj vivis tien kaj en diversaj bildoj la iliaj familiaj iras kaj metas floron sur iliajn bildojn. Cxiuj da koridoroj estas plenaj de bildoj. Ankaux ni povas trovi diversajn leterojn, kelkajn taglibrojn, leterojn, partiturojn ktp. Mi vidis bildon de judo ludanta kontrabason en certe malordinara horo por kanti en Auxsxvico cxar kanti tien nur kiam la judoj endis fari tion por rimarki ke ili estis judoj.

virino

Vidu kiel sxi aspektis antaux kaj post Auxsxvico

Mi vidis kelkajn terurajn bildojn pri la personoj kiuj vivis en Auxsxvico kaj nun mi tute komprenas cxar la estroj de muzeo de permesas la eniron de junaj personoj kun malpli ol 14 jaroj. Ankaux mi vidis filmon pri Auxsxvico kaj, kiel cxiuj aferoj tien, ankaux tre malgxoja.

judoj

Judoj en Auxsxvico

Kiam mi eniris en Auxsxvico mi pensis ke mi skribus tre felicxa pri mia promenado tien, cxar mi estas historisto, sed, kiel mi diris, cxi tiu loko ne estas por “promeni” por ridi, por viziti kaj post diri felicxe: mi iris al Auxsxvico. Se ekzistas infero kaj diablo certe ambaux estas plej afabla ol estis la koncentrejo de Auxsxvico. Cxi tie mi finigxas cxar mi ne deziras paroli plu pri cxi tio loko, mi nur pensas ke cxiuj devas viziti Auxsxvico por vidi parton de la hororaj aferoj kiuj la homoj kapablas fari al aliaj cxar mi ne sukcesus diri cxiom da aferoj kaj ankoraux ekzistas aferoj kiuj estas malreprezenteblaj per vortoj (Mi vere ne scias se nazioj estis homoj aux bestoj).

travivoj

Ili travivis en Auxsxvico

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s


%d bloggers like this: