Vintro!

Finfine, Vintro oficiale komencis en Pollando. Nun, la arboj nude dormas, solaj, sen folioj por alfronti la froston kaj nur kelkfojoj, kiam ili tre suferas, ni povas vidi ilin dancante por forkuri de la forta vento.

 

arbo

Cxe Pollando, cxiuj horlogxoj diras “jes”. Malgraux tio, la horo preskaux ne iras cxar cxiam estas nokto.

Mi vizitis polan urbeton, preskaux bieno, kaj ili havas bibliotekon por infanoj, gxi estas tre interesa kaj mi tre sxatis gxin cxar mi trovis multajn interesajn librojn, kiel ekzemple: Homero, Victor Hugo, Camus kaj aliaj. Personoj kiuj logxas cxe la bieneto povas komenci legi infane kaj ili havos librojn por legi gxis kiam ili estos kreskuloj cxar la libroj estas klasikaj kaj interesaj.

Mi vidis unufoje la negxon falintan kaj gxi aspektas tre bela kaj malpeza, sxajnas frostigita fumo elvenanta el cxielo!

Mi faras kion Filipe diris ke li farus se vi venus al Euxropo: vivi en tre malgranda urbeto de Hungario por vidi kiel estas la vivo tien.

Mi estas en Pollando, do mi vivis, vivas kaj vivos dum pli malpli 10 tagoj kun pola familio kiu parolas nur la polan lingvon kaj nur ekzistas mia amikino kiu tre bone babilas esperanton por traduki, sed, ekzemple, kiam sxi foriras aux se mi deziras diri ion al familio kaj sxi ne estas proksime por traduki, mi povas uzi nur la polan lingvon.

Fakte, cxi tio estas malebla cxar mi ne scipovas paroli la polan lingvon, tamen mi lernis multajn vortojn kaj kelkajn aferojn mi jam povas diri.

Mi vizitis ankaux la patro de mia amikino, kiu logxas en Warta, kaj mi helpis lin munti lian kristnaskarbon kaj ni tre babilis pri futbalo! Li ecx donis al mi materialon pri lia futbala teamo de Warta kaj mi estas tre felicxa por havi gxin, certe mi metos gxin cxe la muro de mia cxambro!

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s


%d bloggers like this: