Kolonjo

Post Berlino, mi vojaĝis al Kolonjo, la kvara plej granda urbo de Germanio. Köln, germane, estas en okcidenta parto de Germanio sur la bordoj de la rivero Rejno. La nomo de la urbo estas ĉi tio ĉar temas pri urbo kiu estis kolonio de la Romana Imperio.

En Kolonjo, gastigis min Markus Heupel dum pli malpli 4 tagoj kaj li bone instruis min pri kiel piediri tra la urbo kaj se temas pri viziti la vidaĵojn ankaŭ mi ricevis helpon de alia samideano, partoprenanto de la klubo de esperanto ĉe Kolonjo, li viztis kun mi la katedralon de Kolonjo kaj la ĉokoladan muzeon.

Kun la helpo de mia gastiganto kaj la alia esperantisto kiu promenis dum unu tago kun mi, mi lernis pri la urbo kaj mi sukcesis ankaŭ piediri sola tra la urbo kaj mi vizitis diversajn lokojn ktp. Markus jam estas spertulo se temas pri gastigado ĉar ili ofte gastigas personojn kiuj venas al Kolonjo. Do, ili bone zorgis pri ĉio kaj mi havis bonajn tagojn en la urbo Kolonjo, Germanio.

La katedralo de Kolonjo (germane: Kölner Dom) estas granda preĝejo farita gotikmaniere kaj ĝi estas la ĉefa ejo de la urbo kaj ĝia simbolo, se temas pri la ĉefa kaŭzo kiu faras turistoj iri urben. Do, ne oficiala simbolo, sed unu inter la vidaĵo plej vizititaj en tuta Eŭropo.

Katedralo

La konstruado de la katedralo komencis en la 13-a jarcento, en la jaro 1248, kaj daŭrigis dum 600 jaroj. La du turoj havas 157 metrojn kaj la katedralo havas altecon de 144 metrojn kaj larĝeco de 86 metrojn. Kiam la konstruado finiĝis, en la jaro 1880, la katedralo estis la plej alta konstruaĵo en tuta mondo. Ankaŭ ĝi estis la plej alta punkto de la mezepoka mondo. La Katedralo estis konstruita sur romanan templon de la 4-a jarcento.

Katedralo

Laŭ la tradicio, ene de la Katredalo estas la ora relikvujo kun la mortaj partoj de la tri magaj reĝoj Baltazar, Melchior kaj Gaspar.

Mi ankaŭ vizitis la akvfonton kie ni povas vidi statuojn pri la kolonja koboldoj. Oni rakontas ke antaŭe vivis en Kolonjo multaj koboldoj kaj ili nokte venis por fari la laborojn de loĝantoj, ili lavis, purigis, sekigis, ankaŭ ili estis ĉarpentistoj, feristoj kaj havis aliajn diversajn profesiojn, sed ĉiam helpis farata la laborojn de la loĝantoj de Kolonjo. Iam, tre kurioza virino deziris scii pri ili kaj vidi ilin laborante. Pro tio, noktemeze ŝi staris por atendi la koboldojn kaj disdonis sur la planko de la domo diversajn globetojn kaj kiam finfine venis la koboldoj ili falis kaj ŝi ŝaltante la lumon sukcesis vidi ilin. Tamen, pro tio, ili forkuris kaj forlasis Kolonjo kaj neniam plu aperis. Kaj nun, la loĝantoj de Kolonjo devas fari ili men iliajn laborojn kaj la koboldoj ne plu helpas. Oni rakontas ke nun la koboldoj vivas ene de la kaverno sub la monto Lorelaj.

Mi vizitis ankaŭ Ĉokoladan Muzeon kaj ene de la Ĉokolada Muzeo ekzistas multaj aferoj pri diversaj epokoj de la ĉokolada farado, malnovaj reklamoj, malnova filmo kaj multaj informoj pri la diversaj maniero por fari ĉokolado, malnovaj maŝinoj ktp. Ankaŭ ni povas vidi personoj laboranta ĉe interna fabriko por fari ĉokoladon kaj eĉ ni povas gustumi la ĉokoladon kaj percepti ke vere ĝi bongustas.

Ĉokolada muzeo

Ĉe Kolonjo mi prelegis pri Brazilo al rondo de geesperantistoj de Kolonjo kaj mi konis afablajn personojn kiuj varbas pri Esperanto en la urbo kaj rekontiĝas por praktiki esperanton, por fari rondoparoladon kaj pripensi pri esperanto en la urbo. Dum la prelego ili faris diversajn demandojn al mi kaj al mi ĉi tio estis tre interesa afero. Bedaŭrinde, mi ne vidis ke mia fotilo estis fuŝita kaj la fotoj pri la prelego ne aspektas bone, kiel vi mem povos percepti. Post la prelego, ni iris al trinkejo por trinki kolonjan bieron kaj babili iomete. Mi eĉ ricevis bonan libron pri metereologio! Fakte, temas pri la klimato kaj temperaturo en la mondo.

Klubo

Klubo

Klubo

Prelego

Post Kolonjo, mi vojaĝis, kun la helpo de mia gastiganto Markus al Frankfurto.

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s


%d bloggers like this: