Heideberg/Manheim

Post Frankfurto mi vizitis Heideberg kaj gastigis min Stefano. Li logxas kun diversaj geestudantoj el diversaj landoj kaj cxe li mi auxdis multajn lingvojn, ecx mandarinon!

Stefano

Li tre varbas por divastigi Esperanton kaj organizas kun aliaj geesperantistoj radian programon kaj elsendas gxin al regiono de Heideberg kaj Manheim. La programo estas en germana lingvo kaj temas pri esperanto.

Geesperantistoj

Ekde noktomeze gxis la sesa horo matene pli malpli 20 personoj el 8 landoj partoprenis de la programo Esperanto radio nokto kaj ni multajn aferojn parolis kaj pripensis pri esperanto. Dum la programo diversaj geesperantistoj tra la mondo kontaktis nin, skajpe aux telefone, kaj partoprenis ankaux.

personoj

Mi prelegis pri Brazilo kun tradukado al germana lingvo kaj post Stefano intervujis min en Esperanto kun tradukado al germana kaj mi parolis pri Brazilo, pri mia vojagxo, la aventuroj en Pollando  kaj Cxehxio, la konkurso, brazila esperanta movado, supernova, valanja kaj aliaj bandoj ktp.

Intervujo

Partoprenis de la programo ankaux kelkaj personoj ne-esperantistoj invititaj de stefano kaj cxi tio estis tre interesa afero. Mi konis la drumiston de la bando perdita generacio kaj ni multege parolis pri muziko, kaj ankaux mi konis la verkiston de la eletronika kanto en esperanto “Dio ekzistas en mia menso” kaj aliajn interesajn personojn.

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s


%d bloggers like this: