Roma

De Stutgart, mi flugis al Romo. Ekzistas du flughavenoj en Romo kaj mi flugis al “Roma fiumicino”.  En Romo, flughaveno estas ekster la urbo cxar laux urbaj legxoj oni ne rajtas flug super Romo. Ek flughaveno de Romo gxis urbocentro, kontraux 11 euroj, mi vojagxis trajne dum 35 minutoj. La stacidomo de Romo nomigxas “Roma Termini” kaj gxi estas tre granda cxar miksas diversajn laborojn: trajnoj, tramoj kaj busoj.

De Roma termini mi devus iri al “Porta Maggiore”. Tamen, mi tute ne sukcesis fari tion cxar en la sama tempo kiam mi estis cxe la stacidomo okazis granda protesto! Plimalpli 3 mil personoj tra la centro kaj ili uzis diversajn kamionojn kiuj oni uzas por kolekti rubon, sed anstataux skatolego por meti rubon ili metis grandajn sonajn skatolojn kaj sekvis tra la centro ludante Dire Straits kaj cxiuj dancante antaux la kamionoj. Pro tio, la centro estis fermita kaj ne ekzistis busoj, tramoj ktp. Do, mi gxuste atendis kelkaj horoj esperante ke protesto finigxus, sed vere ne okazis la fino. Do, mi telefonis al mia gastiganto Lucxano kaj li rekontis min cxe stacidomo.

Porta Maggiore

Mia gastiganto en Romo mi nur trovis dank’ al Agnes, hungarino kiu mi konis en Slovakio, kaj lernu. Ekzistas neniu gastiganto en Romo en pasporta servo kaj mi trovis Lucxano en babilejo de Lernu kun la helpo de Agnes, mia hungara amikino. Tamen, post mi sciis ke Lucxano konas Nataly, la kantistino de mia bando kaj Livia, sxia fratino. Malgranda mondo cxu ne?

Lucxano kaj mi cxe kuirejoKomputilante

Promeni cxe Romo estas tre facila afero, vi povas acxeti semajnan bileton por uzi tramojn kaj busojn senfine kontraux 14 euxroj. Do, vi povas iri kien vi deziras cxar se vi eraras la vojon vi povas simple reveni al stacidomo kaj fari denove kaj denove, pli kaj pli. Mi diras tion, tamen neniam mi perdigxis en Romo. Fakte mi suprizigxis cxar mi preskaux cxion komprenis en itala lingvo, do mi sukcesis legi cxion kaj ecx paroli kun la personoj tra la urbo kaj fari demandojn pri la vidindajxojn. Lucxano ankaux promenis kun mi kaj montris al mi kelkajn aferojn.

Mi vizitis Vatikanon kaj ecx mi rigardis meson en la plej katolika loko. Imagu, mi kaj Lucxano, du ateistoj rigardanta meson cxe Vatikano. La kontrolisto ecx demandis al ni: cxu vi eniras por la meso? Cxar por proksimigxi de la plej bonaj lokoj nur por la meso, turistoj por foti ne rajtas. Kaj ni: jes, kompreneble, ni venis por meso! Kaj ni rigardis meson en latina lingvo kaj tiel plu. Post la meso, la Papo aperis cxe lia fenestro por prelegi al amaso de popoloj kiu estis cxe Sankta Petra Baziliko. Li prelegis en pola, hispana, angla, germana kaj itala lingvo.

Vatikano

En Romo ankaux mi vizitis “Fontana di Trevi”, “Coloseum”, pregxejon kie oni povas rigardi la pentrajxon de Caravaglio kaj aliajn vidindajxojn. Lucxano tre sxatas brazilan kulturon kaj li ludas iomete gitaron kaj havas kolekton pri brazila muziko. Laux lia opinio, sambo kaj bosanovo tre interesas! Li ecx ludis al mi kelkajn brazilajn muzikojn. Certe li kaj Lucas Vignoli povas interbabili multege pri brazila muziko cxar ambaux sxatas pli malpli la samajn kanzonojn.

Coloseum

Post kelkaj afablaj tagoj cxe Romo, la eterna urbo, mi vojagxis al Padova, norde de Italujo por viziti mian amikon enrico, kiu mi konis en Slovakio cxe Ago semajno.

Trajno

Advertisements

Unu Respondo to “Roma”

  1. Melle Dulcior Says:

    essa eu curti!
    E o metrô esperou?

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s


%d bloggers like this: