Trevizo,Venecio kaj iomete rapide en Milano

Trevizo estas en la regiono Veneto, ankaux en la norda parto de Italio, nur 40 kilometroj de Padova kaj ankaux tute proksime de Venecio (30 kilometroj).

De mia cxambro en Trevizo

En Trevizo gastigis min brazila familio kiu mi jam delonge konas. Mi restis kun ili plimalpli unu semajno kaj ni tre amuzigxis, vojagxis, promenis ktp. Mi vizitis kun ili baptistan protestantan pregxeojn kaj rimarkis liturgion en Itala lingvo, kiu mi tute bone komprenis ankaux, kaj estis tre interesa percepti la manieron por organizi la liturgion ktp. Malgraux esti unu itala pregxejo, multaj brazilanoj partoprenas, do eblas auxkulti multege la portugalan lingvon.

de la fenestro de apartamento en Trevizo

Mi ankaux multege ludis futbalon por play II (denove vid-ludo) kaj mi regxis tute sola, mi ludis plimalpli 30 futbal-bataloj kaj mi perdis nur du fojoj.

Se temas pri Euxropaj landoj, la lando kie oni povas mangxi plibone (preskaux similas al Brazilo) estas sendube en Italio. Tamen, malgraux la pastoj estas plejbone ol brazilanaj pastoj, italoj ne scias fari picojn kaj niaj picoj estas multe plibonaj ol italaj picoj. Mi ecx suprizigxis cxar pico estas mia plej sxatata mangxajxo kaj mi pensis ke en Italio mi fakte mangxus la plejbonan picon tra la mondo. Vere, nur granda iluzio! Ecx en Germanio mi trovis plibonan picon (iru al kolonjo). Nur en unu picejo mi trovis picon kun tre alta nivelo en Italio, en Romo, proksime de Vatikano, sed la nivelo estas 8,5 de nulo gxis dek. Ankaux mi devas rimarki ke italoj komencas koni kaj mangxi turkan mangxajxon, kiel kebabo, kaj cxi tiu estas bona mangxajxo. Italaj mangxajxon estas pli malpli en la sama nivelo de Brazila, Araba, barata kaj afrika mangxajxo.

La filo de la brazila familio en Trevizo havis intereson pri Esperanto cxar mi prezentis la lingvon al li. Li havas 16 jarojn kaj lernas tre rapide. Post unu tago li jam faris al mi etajn demandojn en Esperanto, pro tio mi elsxutis la programon por lerni esperanton komputile kaj mi instalis cxe lia komputilo, eble rapide li parolos ankaux la internacian lingvon.

Kun la sama familio mi vizitis Venecion. Gxi estas tre bela kaj afabla urbo, do, se vi iros al Italio, ne povas manki viziton al Venecio.

Venecio

Antaux mi imagis ke Venecio ne havis normalajn stratojn, sed nur akvajn stragojn. Cxi tiu ne estas vero! Fakte, ekzistas multaj akvaj stratoj farita de mara akvo kiu plenumas cxie, Venecio ecx havas problemon pri la nivelo de la mara akvo kaj kiam la akvo iras supren ili metas barikadojn kaj specialajn vojon por piedirantoj. Tamen ekzistas multaj normalaj stratetoj, ecx grandaj spacoj, placoj kie oni ecx povas ludi futbalon kaj, kiel ne ekzistas automobiloj, la infanoj ludas kaj amuzigxas multege.

Stratoj en Venecio

La granda ejo de Venecio estas la Placo de Sankta Marko, vere granda loko kien iras cxiuj turistoj.  Gxi estas auxtentika majstrajxo de la euxropa arkitekturo. Oni gxin nomas la logxocxambro de la venecianoj. La bizanca Baziliko de sankta Marko gastigas la mortrestajxon de la patrono.

PalacoPregxejo

Por trafiki tra Venecio oni scias ke eblas iri gondole cxar interalie Venecio famas pro siaj gondoloj kaj Ili estas konata en tuta mondo kiel transportilo por revantaj geamantoj. Gondoloj, sxipoj kaj aliaj barketoj sevas kiel  tute ordinaraj  taksioj.

Barketoj

Tamen vi ne bezonas uzi ilin kaj la famajn gondolojn cxar ili tre multekostas (plimalpli 120 euxroj por promeni  iam tra Venecio). La gondolisto kutime  staras kaj vokas personojn por eniri en la gondolo.

Gondolo

Se vi parolas japanan aux angla lingvo, ekzemple, vi povas pagi ecx 150 euxrojn por promeni gondole; sed se vi parolas iomete portu-itala lingvo (portutaliano) kiel mi, la kotizo jam falas al 120 euxroj; se vi demandas itale perfekte vi povas pagi 100 euxroj kaj se vi scipovas paroli la venecia dialekto la kotizo eblas ecx kontraux 80 aux malpli. Cxi tio rabato kontraux venecia dialekto aux turisman neceson ekxplorado ecx jam estis prezentita en itala televido. Do, se vi ne volas pagi la kotizon por iri gondole, vi povas simple piediri tra Venecio, cxi tio estas, laux mia opinio, pli bone ol iri gondole. La plej granda distanco sur la cxefaj insularoj estas nur kvar kilometroj kaj certe vi povos viziti la plej interesajn vidindajxojn, vi nur ne povos iri al aliaj insuloj de la laguno.

Mi en Venecio

Post Venecio mi denove revenis al  Trevizo kaj ekde tie mi vojagxis al Milano, interesa, bela kaj granda urbo en Italio. En Trajno mi konis junulinon kiu studas, laux sxi, amerikanajn kulturojn, cxefe de Meksiko, Kanado kaj Usono kaj ni babilis angle dum tuta vojagxo. Sxi estas de Servio kaj sxi vojagxis al Torinon, ankaux sxi havis intereson pri esperanto.

Mi restis cxe  Milano nur kelkaj horoj kaj mi nur vizitis stacidomon, flughavenon kaj dum 40 minutoj mi buse vojagxis tra  Milano irante al flughaveno Milano Malpensa kaj eblis rimarki kelkajn aferojn pri la urbo kaj ankaux kelkajn reklamojn, vidindajxojn, arkiteturojn, belajn virinojn ktp. De Milano mi flugis al Parizo, kie mi estas nun. Post mi skribos pri Parizo. Por fari tion mi uzis la flug-kompanion easy jet, al mi tre placxis cxar cxiuj estas gxentilaj kaj afablaj kaj ankaux la kotizo estas tute akceptebla, mi flugis al Parizo kontraux 28 euxroj,  pro tio mi ecx faras la reklamon por ili.

Flugonte

Advertisements

Unu Respondo to “Trevizo,Venecio kaj iomete rapide en Milano”

  1. Joyce Says:

    Mia songxo…

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s


%d bloggers like this: