Parizo

De Milano mi flugis al Parizo cxe flughaveno Charles de Gaule. La flughaveno estas vere granda kaj por foriri kaj atingi Parizon ni ecx bezonas metroon por iri de unu loko al alia ene de la flughaveno kaj post preni metroon en direkto al la urbo. Kiam mi sukcesis atingi Parizon, kun la helpo de mia gastiganto, kiu iris kun mi klarigante la aferojn al mi, mi subite perceptis ke Parizo estas tute alia urbo ol kiel ni vidas en la filmoj.

Unue, kiam ni vidas Parizon en la filmoj ni vidas nur vidindajxojn, ni legas kaj vidas ke gxi estas la “urbo de la amo” kaj ankaux la “lum-urbo” ktp. Tamen Parizo ne ekzistas kaj ne povas vivi sen la cxirkauxajxoj, sen la periferio kaj cxi tio signifas paroli pri 10 milionoj da personoj kontraux pli malpli 3 milionoj kiuj vivas fakte en Parizo. Do, ekzistas Parizo kaj la cxirkauxajxoj kaj gxi estas tute alia, ne kongruante kun la bildoj kiuj oni vidas en filmoj!

Dum mia unua rigardado mi jam pensis ke temis pri Afrikaj landoj, eble Argelio aux Senegalo, aux Barato cxar mi vidis nur nigrulojn kaj parolante francan lingvon alimaniere, araban kaj anglan lingvon, aliajn afrikajn lingvojn kaj diversaj personoj kun hindaj vizajxoj,  Sed ne Parizanoj!

Ankaux mi vidis malricxecon, fi-skribojn, murpentrajxoj (grafitioj), hip-hopajn aferojn, personojn kiuj petas monon, homojn lauxt-parolante, afisxojn dirante: “zorgu cxar homoj povas sxteli vin kaj preni vian monujon” kaj amaso da personoj kiuj eble iris kaj revenis de iliaj laboroj.

En la sama tago mia gastiganto Romain, kiu ankaux ne estas de Parizo, sed li elvenis de la urbo Dijon por studi cxe Parizo, helpis min kaj mi acxetis semajnan bileton por uzi la transportan sistemon de Parizo. Kontraux 21 euroj mi acxetis la bileton (en Romo la sama karto estas 16 euroj, tamen Parizo estas pli granda ol Romo) kaj uzante gxin mi povis simple iri kaj reveni tra la du cxefaj zonoj de Parizo tiom kiom mi deziris.

Mi restis gastigita cxe Romain dum du tagoj, sabato kaj dimacxo, kaj post mi devis iri al alia gastiganto cxar Romain vojagxis por volontlabori pri socialaj projektoj en Afriko kaj li estus for dum du semajno. Do dimancxe ni promenis tra Parizo kaj li montris al mi kiel bone uzi la transportan sistemon por iri al diversaj lokoj tra la granda Parizo. Ankau li donis al mi mapon kaj klarigadojn pri kiel acxeti mangxajojn malmulte koste kaj ankaux kiel lui biciklojn ktp. Cxe li ankaux mi auskultis kaj konis bonajn francajn bandojn kaj mi skribis cxe mia blogo pri miaj antauxaj spertoj en Italio. Post, lunde, li instruis min kiel atingi mian alian gastigantinon, s-rino Monique Royeur, kiu mi trovis cxe Pasporta Servo.

Transporto

Malgraux la malfacilecxo, cxar mi devis sxangxi metroon tri fojoj kaj la lasta, la malfama metroa lineo 13 estis tute plena kaj vi povas imagi min kun mia granda dorsosako sen povi movi min. Mi ecx forlasis metroon malantauxe cxar ne eblis turnigxi min al antauxa direkto, mi finfine atingis la domon de mia gastigantino en St. Ouen, periferio de Parizo. Sxi logxas tute proksime de la lineo de la metroo kaj tio tute helpis min kiam mi bezonis promeni tra Parizo. Ankaux sxi estas tute afabla kaj gxentila s-rino kaj tre spertulino pri gastigado cxar sxi jam delonge gastigas. Cxe sxi mi lavis miajn vestojn, multege komputilis kaj mi povis uzi multege intereton por sercxi pasportaserve aliajn gastigantojn en Belgio kaj Nederlando. Ankaux ni iris kune al kinejo por vidi filmon farita en Austrio, Francio kaj Germanio pri elmigrado al Euxropo “Ein Augenblick Freiheit”.

En Parizo mi vizitis la faman muzeon Louvre kie oni povas vidi la pentrajxon “monalisa”, la skulturon “melosa venuso” kaj diversajn aliajn vidindajxojn de la arta mondo.  Louvre estas tre granda kaj ni bezonas unu tagon por vidi suficxe bone la vidindajxojn ene de la muzeo.  Se vi vizitos Parizon dum la unua dimancxo de cxiu monato vi povos iri al Louvre tute senpage, sed, kontrauxe, se vi ne havos la saman oportunon, vi devos pagi 9 euxrojn. Tamen tio ne gravas cxar valoras kaj validas.

Louvre

Louvre

Monalis

Ankaux mi vizitis la faman katedralon Notre Dame kaj laux mia opinio la katedralo de Kolonjo, Germanio estas plej bela kaj impona. Tamen, la katedralo de Notre Dame estas, laux la francoj, pli cxarma kaj antikva ol la katedralo de Kolonjo. Antaux la kadredalo de Notre Dame estas la “nula punkto” de Parizo kiu ni uzas por kalkuli la distancoj ekde Parizo gxis la aliaj euxropaj urboj.

Notre Dam

Kompreneble mi ankaux vizitis la fama Eifel turon kaj mi lifte iris gxis la tria kaj plej alta etajxo ekde kie oni povas vidi kiel granda Parizo estas. Por viziti la plej alta parto oni devas pagi 12 euroj. Ene de la dua etajxo ekzistas restoracio kaj oni povas acxeti ankaux en la vendejeo Eifel-tureto por donaci al amikoj, tamen ne estas bona ideo fari tion cxar for de la Turo vi povas mangxi malmulte koste kaj ankaux acxeti malmulte koste la donacojn se vi acxetas de afrikaj viroj kiuj tute kasxita vendas ilin.

Eifel

La Elizeaj Kampoj (francligve Champs-Élysées) estas vere granda avenuo kie ni povas acxeti cxion kaj gxi cxiam estas plene da turistoj el cxiuj monda partoj, ecx en la dimancxo. En cxi tiu avenuo oni trovas ankaux la triunfan arkon, fama franca monumento farita dum  Napoleonaj tempoj.

Parizo estas sendube la urbo de la artoj kaj se vi simple promenos tra Parizo vi mem perceptos tion cxar vi trovos multajn artistojn, sxtratoj por praktiki artojn, muzikumi, pentri ktp. Ankaux en metrooj ofte eniras muzikistoj kiuj ludas diversajn ritmojn kaj kantas por ricevi monojn de la turistoj ktp.

diversaj aferoj por fari

Ankaux proksime de Louvre aux de la domo de la fama franca verkisto Victor Hugo oni povas cxiam auxkulti bonajn muzikojn luditaj de strataj artistoj kiuj muzikumas por travivi aux simple por vendi aux rabati iliajn artojn. Ankaux okazas en Parizo multaj teatrajxoj, koncertoj kaj aliaj similaj aferoj. Do, cxiam eblas trovi ion por fari en Parizo!

Victor Hugo

Sed oni ne devas forgesi ke Parizo sen la periferio aux sen la turistoj ne ekzistas! Do, se unuflanke oni povas trovi la vidindajxojn kiuj oni vidas en la filmoj pri Parizo, kaj belajn artojn, muzikojn, poetojn kaj la promesitan etoson por la amo; alifankle oni ankaux trovos krimojn, krimulojn, problemojn, sxtelistojn, konfuzecojn, plenajn tramojn, busojn kaj metroojn ktp.

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s


%d bloggers like this: