E-SENCO esperanta societo en poznano

Hodiaux mi rekontis Agnieszkan Rzetelskan por promeni tra la urbocentro de Poznano. Aga estas instruistino pri esperanto kaj sxi cxiusemajne instruas en salono 011 de Fervojista kulturdomo de Poznano. Mi prenis la trajmon je 13:01 por iri al rekonto! Tute nekredebla, sed cxi tie en Pollando cxio funkcias akurate kaj je la ezakta horo, 13:01 (kial 13:01?), la trajmo pasis.

Ni babilis multege pri esperanto kaj sxi diris al mi ke sxi konas kelkajn denaskajn geesperantistojn kaj diversajn geesperantistojn tra la mondo cxar sxi ofte partoprenas de esperanta movado kaj faras multajn arangxojn. Fakte, sxi laboras por esperanto. Do mi donis al sxi plimalpli 20 revuojn momento kaj sxi povos uzi ilin en la kurso, mi pensas ke la nombroj estos suficxe gxis kiam sxi povos ricevi la venontan momenton, la orangxan, ankoraux farata de Lukas.

Agnieszka Agnieszka nun ankaux konas Momenton!


Eble morgaux ni rekontos nin denove kaj ankaux du esperantistojn kiuj vizitas poznano, ili estas el Svedio kaj Anglio. Eble ili kaj ankaux mi iros al semajno de esperanto en Slovakio. Agnieszka iros pli frue cxar sxi devas labori por la bona organizado de kongreso, do ni rekontos sxin tien.

Vere malgranda mondo cxu ne? Mi konas leandron, li konas irminan kaj irmina konas Agnieszkan.  Sxajnas Gojanio, kie nur ekzistas tri personoj: Mi, vi kaj alian kiun ni konas!

Dominique <—-> Leandro <——> Irmina <——> Agnieszka.

aga kaj miMi kaj sxi en urbocentro

2 komentoj to “E-SENCO esperanta societo en poznano”

  1. Ricardo Dias Almeida Says:

    Hej, fuŝulo, kiam vi fotos belulinojn, plibonigu la fukuson de via kamerao, haeueahaeuaehae.

    Bonega blogo, kara! Daŭre publikigu viajn aventurojn! =)

    Brakumon el Kampinas!
    Bonan odiseon!

  2. Irmina Says:

    fakte Agnieszka tre bone konas Leandron, ne nur min 😀

    mi sxategas vian blogon! gxuu ASon!

    brakumon!

Lasu respondon al Irmina Nuligi respondon